PAPÍRSÁRKÁNY KÉSZÍTÉS ÉS EREGETÉS

Azoknak ajánlom, akik szeretik, vagy szeretnék a papirsárkány készítést és eregetést hobbiként űzni, saját maguk, vagy csemetéjük örömére, szórakozására.

I

Kara Vizitanto!

Estu kore salutata, sur mia modesta hejmpaĝo, kiun mi faris por iom prezenti mian reprenitan hobion, kiun mi denove praktikas, en mia tn. dua infanaĝo, fariĝinte pensiulo jam, el mia profesio lokomotivisto.

Vere, en mia unua infanaĝo nia tre ŝatata hobio estis fari kaj flugigi kajtojn, kajtumadi. Tiutempe ankoraŭ tute ne ekzistis la tipaj nuntempaj modernaj teknikaĵoj, sen kiuj la nuntempaj infanoj eĉ ne vidas, kaj ne povas ekzisti, kaj pro tio ili nur malofte iras al la naturo...

Kajtumado estas ter bona hobio, ĝi estas malmultekosta, naturprotekta, oni povas esti dum kajtumado sur la kampo, eblas trankviliĝi, ripozi. Mi volonte faras tion, al mi tio estas kun tre bona efiko. Se plaĉas al vi miaj kajtoj, provu fari ankaŭ vi!

Multe eraras tiuj, kiuj tiel kredas (pensas, imagas), ke nur en multekostaj, luksaj lokoj, per multekostaj iloj, aĵoj, manieroj, formoj eblas agrable, bone, efike amuziĝi, ripozi, refreŝiĝi!

Imre

 

photo1806.jpg

 

Se en via regiono, komunumo, rondo neniu havas spertojn kaj praktikon pri farado kaj flugigo de kajto, kaj se plaĉas al vi miaj katoj, mi estas invitebla al vi, montri la praktikajn detalojn de produkto de kajto, kaj kajtumado. Kontaktiĝu kun mi per mia retadreso, se vi volas inviti min! En la menuo estas trovebla sub la "KAPCSOLAT" butono.

 

 

 

 



Weblap látogatottság számláló:

Mai: 1
Tegnapi: 8
Heti: 43
Havi: 18
Össz.: 8 740

Látogatottság növelés
Oldal: KAJTUMADO
PAPÍRSÁRKÁNY KÉSZÍTÉS ÉS EREGETÉS - © 2008 - 2024 - sarkanyozo.hupont.hu

A HuPont.hu jelszava az, hogy itt a honlapkészítés ingyen van! Honlapkészítés Ingyen

ÁSZF | Adatvédelmi Nyilatkozat

X

A honlap készítés ára 78 500 helyett MOST 0 (nulla) Ft! Tovább »